Jack White | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | John Anthony Gillis |
Naskiĝo | 9-an de julio 1975 (49-jaraĝa) en Detrojto |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Naŝvilo |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Vajna Ŝtata Universitato Cass Technical High School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Olivia Jean (en) (2022–) Karen Elson (en) (2005–2013) Meg White (mul) (1996–2000) |
Amkunulo | Renée Zellweger (2002–2004) |
Okupo | |
Okupo | gitaristo drumisto pianisto kantaŭtoro muzikproduktisto mandolinisto aktoro komponisto kantisto diskografa artisto |
Verkoj | Lazaretto |
TTT | |
Retejo | https://jackwhiteiii.com |
John Anthony White (denaske Gillis; 9a de Julio, 1975[1]) estas usona kantisto kaj kantoverkisto. Li estas plej bone konata kiel ĉefkantisto kaj gitaristo de la duo The White Stripes, sed li sukcesis ankaŭ en aliaj bandoj kaj kiel soloa artisto. White ĝuis regulan kritikan kaj popolan sukceson kaj estas amplekse konsiderita kiel unu el la ŝlosilaj artistoj en la garaĝa rok-revivigo de la 2000-aj jaroj. Li akiris dekdu premiojn Grammy, kaj liaj tri soloaj albumoj atingis la numeron unuan en la listo de la gazeto Billboard. La gazeto Rolling Stone rangigis lin en la numero 70a en sia listo de 2010 por "La 100 Plej Grandaj Gitaristoj Ĉiutempaj". La listo de David Fricke de 2011 rangigis lin en la numero 17a.